Novkultura Movado

Novkultura Movado
kultura movado
literatura movado Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1910-aj jaroj vd
Fino 1920-aj jaroj vd
Lando(j) Respubliko Ĉinio vd
vdr
Kovrilpaĝo de la gazeto Nova Junularo.

La Novkultura Movado (ĉine 新文化运动, Xin wenhua yundong) estis movado en Ĉinio en la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj, kiu kritikis klasikajn ĉinajn ideojn kaj disvastigis novan ĉinan kulturon bazitan sur okcidentaj ideoj kiel demokratio kaj scienco.[1] Aperinta el seniluziigo disde la tradicia ĉina kulturo post la malsukceso de la Respubliko Ĉinio por solvi la problemojn de Ĉinio,[2] ĝi estis disvolvigita fare de fakuloj kiel Chen Duxiu, Cai Yuanpei, Ĉen Hengĵe, Li Dazhao, Lu Xun, Zhou Zuoren, He Dong, Qian Xuantong, Liu Bannong, Bing Xin, kaj Hu Shih, multaj el kiuj estis klasike edukitaj kaj estris ribelon kontraŭ Konfuceismo. La movado estis lanĉita de verkistoj de la gazeto Nova Junularo, per kiu tiuj intelektuloj proponis novan socion bazitan sur liberaj individuoj pli ol sur la tradicia konfuceisma sistemo.[3] La movado proponis jenon:

  • Popollingva literaturo
  • Finigo de la patriarkeca familio favore al la individua libero kaj al la liberigo de virinoj
  • Konsidero ke Ĉinio estas nacio inter nacioj, ne unike konfuceisma kulturo
  • La re-ekzamenado de tekstoj de Konfuceo kaj de antikvaj klasikaĵoj uzante modernajn tekstajn kaj kritikajn metodojn, konata kiel Skolo de Antikvecdubado
  • Demokratiaj kaj egalismaj valoroj
  • Orientigo al la estonteco pli ol al la estinteco

La Novkultura Movado estis la praulo de la Movado de la 4-a de majo.[4] La 4an de Majo 1919, studentoj de Pekino aliĝintaj al la movado protestis pro la transigon de la rajtoj de Germanio en la golfeto Jiaoĵu al la Japana Imperio anstataŭ al Ĉinio en la Konferenco de Parizo (fine de la Unua Mondmilito), transformante kulturan movadon en politikan movadon.[5]

  1. Before and After the May Fourth Movement. Columbia University. Arkivita el la originalo je 29a de Junio 2020. Alirita 17a de Julio 2020.
  2. Jonathan Spence, The Search for Modern China, W.W.Norton, 1999, pp. 290-313.
  3. (2014-03-28) “The Chinese Path to Modernisation”, International Journal for History, Culture and Modernity 2 (3), p. 211–228. doi:10.18352/hcm.470. 
  4. (2019-10-02) “Wholeness and individuality: Revisiting the New Culture Movement, as symbolized by May Fourth”, Chinese Studies in History 52 (3-4), p. 188–208. doi:10.1080/00094633.2019.1654802. 
  5. Nishi, Masayuki. March 1 and May 4, 1919 in Korea, China and Japan: Toward an international History of East Asian Independence Movements. The Asia Pacific Journal: Japan Focus. Alirita 2010-07-14.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne